Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La "Azia Kongreso" ŝovita al aŭgusto, Nepalo restas Nepalo

En Nepalo, kie estas okazonta la 4-a Azia Kongreso, okazis lastatempe maltrankviligaj politikaj ŝanĝoj, kiuj negative influis la sekurecan situon en la lando. Tial la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado decidis ne okazigi la kongreson marte, kiel estis antaŭe planite, sed fiksis novajn datojn 2005-08-25/29.

Espereble ĝis tiam la situo pliboniĝos kaj Nepalo povos akcepti la kongresanojn. Se iuj ne povas nuligi siajn vojaĝplanojn kaj tamen decidas veturi al Nepalo marte, tiujn la organizanto, Nepala Esperanto-Asocio, pretas akcepti kiel privatajn turistojn. Pri la nuna sekureca situo en la lando diversaj fontoj asertas malsame. Legu detale ĉe: <http://www.jei.or.jp/kaem/kaem-AK4prokrasto.htm>

(el “Tejo-Aktuale”)