Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nekrologo

S-ro Dai Liming, fama esperantisto, sciencisto, edukisto kaj entreprenisto, forpasis pro subita atako de cerba hemoragio en la 6-a de marto, 2005, en la aĝo de 65 jaroj en Guangzhou, Ĉinio.

Kiel fervora esperantisto, li sin donis al Esperanta afero kaj sekvis la idealon de Zamenhof jam de sia juneco. Ĉe la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, li helpis organizi la Xinhua-an Korespondan Lernejon de Esperanto, en kiu lernis kelkcent miloj da homoj. Komenco de la 80-aj jaroj, kune kun aliaj samideanoj li establis la Changchun-an Esperanto-Asocion. En 1984, la Esperanta versio de lia verko La Nova Esploro pri Ĝenerala Leĝo de Kemiaj Elementoj kaj Iliaj Signifoj de Geokemio, publikigita en la 27-a Internacia Geologia Konferenco, estis honorita de fakuloj kiel “kontribuo kun speciala valoro”. En 1999, li prezentis Deklaracion pri Lingva Rajto de Homaro, kiu altiris atenton.

Li vojaĝis preskaŭ tra la tuta Ĉinio, kaj kien ajn li iris, li kun granda fervoro propagandis Esperanton. En 2004, li gvidis grupon de volontuloj, kiujn li kulturis persone, al la 89-a UK. Kaj dum la kongreso li organizis la neordinaran aktivadon “Kantado de La Espero sur la Granda Muro”, kiu neforgeseble impresis la kongresanojn.

Estante dumviva membro de la Ĉina Esperanto-Ligo, li estris sinsekve kiel vicprezidanto de la Changchun-a Esperanto-Asocio kaj tiu de la Jilin-a Esperanto-Asocio. Poste, kiam li laboris en Guangdong, li funkciis kiel vicprezidanto de la Guangdong-a Esperanto-Asocio ĝis sia forpaso. Krome li laboris kiel prezidanto de la Limigita Kompanio de la Ĉina Orienta Universitata Urbo, kaj tiu de la Limigita Kompanio de Globa Lingva Komprenado.

Lia forpaso estas granda perdo por la ĉina Esperanto-movado.

(Zhang Shaoji)