Unua paĝo >> E-Novaĵoj


"Bukedo por Fraŭlino Antonija" publikigita en kroata taggazeto

Kroata taggazeto "Vjesnik" publikigis la 13-an de februaro 2005 novelon de Spomenka Stimec "Bukedo por Fraŭlino Antonija". La novelo havas movadan fonon. En ĝi rolas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la Kongresa Libro de Krakovo 1912 kaj "Konciza Historio pri Ĉina Esperanto-movado", ĉina tradukisto el Esperanto Wang Luyan kaj Tan Xiuzhu, prezidanto de ĈEL. La novelo estas dediĉita al Antonija Jozicic, tradukisto de KONFESO, la unua verko tradukita el la kroata al la ĉina.

(Spomenka Stimec)