Posttagmeze de la 19-a de marto kolektiĝis en la Tianjin-a Fremdlingva Universitato pli ol 60 esperantistoj por celebri la 20-jariĝon de la Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) kaj ĉeesti la 5-an kongreson de la asocio.
Dum la kongreso la 20-jara historio de TEA estis retrorigardita, la laboro de la kvara konsilantaro -- raportita, la statuto de TEA -- revizita kaj la nova konsilantaro -- elektita kun Han Zuwu kiel sia prezidanto kaj Song Jingquan kiel sia ĝenerala sekretario. Han Zuwu prezentis la venontan laboron de TEA.
Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj Li Shijun, akademiano de Esperanto, faris gratulparoladojn. Gratulajn leterojn sendis E-organizoj kaj esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj.
(Han Zuwu)
|