Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Internaciaj kontaktoj dum la festivalo en Bourg en Bresse (Francio)

La 9-an de aprilo, inter lokaj 8 :30 kaj 11 :30 (GMT + 2), okazos montradojn kaj provojn de internaciaj kontaktoj per skajpo. Tiucele la loka klubo luis ĉambron en kiu instaliĝis 8 komputiloj taŭge ekipitaj de ADSL (granda fluo) kaj aŭdparolilaj kaskoj.

La kunsido celas informi festivalanojn pri modernaj komunikiloj, kaj instrui al ili uzadon.

Ĉiu el 8 komputiloj ricevis kontojn: centresocia l01-l08. Internacia helpo alvokitas por la sukceso de la afero. Ĵurnalistoj ĉeestos por raporti la eventon. Helpantoj akompanos komencantojn (ĉu komputile, ĉu skajpe,ĉu Esperante). Ĉiuj uzantoj de skajpo estos bonvenaj, ĉu por respondi al alvokoj, ĉu por alvoki la instalitajn kontojn.

Oni povas jam serĉi unu aŭ plurajn aŭ ĉiujn el 8 kontoj kaj sendi kontaktoproponon. Vizitu la TTT-ejon: <http://www.skype.com>.

(Michel Fontaine)