Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Okazos 15-a Internacia Kurskunveno de Esperanto

La 15-a Internacia Kurskunveno de Esperanto okazos en la 2-a kaj 3-a de aprilo en Cheongdo, Koreio. La kurskunveno estas organizata de la Seula Esperanto-Centro de Korea Respubliko kaj la Esperanto-Populariga Asocio de la japana Oomoto. Dum la kurskunveno oni okazigos kursojn kaj konversaciojn laŭ diversaj niveloj, memorigan kunsidon pri L. L. Zamenhof, ekskurson kaj aliajn. Ĝis nun jam 80 homoj aliĝis al la Internacia Kurskunveno de Esperanto. Kaj laŭ antaŭvido, almenaŭ 90 homoj partoprenos en ĝi.