La 2-an de aprilo pli ol 40 pekinaj esperantistoj renkontiĝis en Chaoyang-parko por akvumi la Esperanto-boskon, kiu naskiĝis dum la 89-a UK lastjare. Inter la partoprenantoj estis ankaŭ laborantoj de la redakcio de El Popola Ĉinio, Ĉina Esperanto-Ligo kaj E-sekcio de Ĉina Radio Internacia. Post akvumado ili interparolis pri problemo de medioprotektado.
(Li Jianhua)
|