Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto 2005

Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto 2005 okazos de la 4-a ĝis la 22-a de julio 2005 en la Altlernejo por Internacia Trejnado, monde konata interkultura altlernejo, en la nordorienta "Nov-anglia" regiono de Usono.

Apartan seminarion pri Esperanta gramatiko gvidas Bertilo Wennergren (Svedio). Instruistaro: Paul Gubbins (Britio), Birke Dockhorn (Germanio), Lee Miller (Usono). La instruista skipo pretigas trinivelan studprogramon, kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno kaj kunlaboro. Kursokotizo: 995 usonaj dolaroj. Loĝado: en dulitaj ĉambroj kun manĝoj, 700 usonaj dolaroj; unupersona ĉambro 820 usonaj dolaroj. Aliaj loĝeblecoj haveblaj ĉe proksimaj hoteloj. Kontaktu: Ellen M. Eddy (<eddyellen@aol.com>), 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 Usono; telefono: 360-754-4563.