Matene: en grupetoj internaciaj de 5-7 infanoj (samaĝaj aŭ/kaj samnivelaj) lingvo-perfektiĝo per diversaj aktivaĵoj en Esperanto (kurseto, lernado de kantoj, ludoj, konversacio...) laŭ elekto de ĉiu grup-gvidanto. Gvidantoj, bonvolu anonci viajn kompetentecojn kaj proponojn.
Posttagmeze: promenadoj, turismaj vizitoj, skipaj ludoj...
Antaŭ-vespermanĝe: arto-farado aŭ man-laboroj, spektaklo-preparado, verkado de la staĝo-gazeto (ĉiu grupo ricevos minimume 1 ekzempleron).
Vespere: ludoj, prezento de kantoj, teatraĵetoj, poezioj, dancoj, diapozitivoj, filmoj... kiujn ĉiu grupo estos preparinta antaŭ la renkonto aŭ surloke.
|