Unua paĝo >> E-Novaĵoj


53-a Jarkongreso de ELNA

La Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA) gastigos sian 53-a Jarkongreso en Aŭstino en Teksaso, Usono, de la 10-a ĝis la 13-a de junio 2005. Aŭstino estas amuza universitata urbo fama pro sia viva muziko. La TTT-ejo <http://kongreso.hewgill.com/index-eo.html> enhavas informojn pri la kongreso, loĝado, ekskursaj eblecoj kaj transportaj elektoj por la proksimaj urboj. Kiam vi pretas aliĝi, vi povas fari tion per la reto. La detaloj de la programo haveblas ĉe la paĝoj pri la invititaj gastoj kaj pri la programo mem.

(ELNA)