Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La Centra Oficejo de UEA vin malferme bonvenigos venontsemajne

La sekva Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO estos sabate 2005-04-23 ekde la 10-a ĝis la 17-a horo. En la programo interalie estas prelegoj de Baldur Ragnarsson (unu pri islanda lingvo, alia pri diversaj sintenoj al Esperanta literaturo) kaj de Ziko Marcus Sikosek (pri lia nov-aperinta libro "Sed homoj kun homoj"). Senpagaj loterio kaj varmaj teo kaj kafo dum la tuta tago; specialaj rabatoj en la libroservo; bazaro de Esperantaĵoj: ĉio ĉi apartenas al Malfermaj Tagoj en la Centra Oficejo. Kiel atingi, trovu en <http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi_mft.html>. Post la Malferma Tago, je la horo 18:30, NEJ organizas Esperantan Drinkadon (eventuale manĝadon) en la Hotelo Nov-Jorko, vidu same ĉe <http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi_mft.html>.

(el “TEJO-Aktuale”)