Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kandidatiĝu por esti TEJO-estrarano!

Dum la venonta Komitatkunsido de TEJO (dum la IJK en Zakopane) estos elektita nova estraro de TEJO. Estas la tasko de la Elekta Komisiono proponi al la komitato kandidataron, kiun ĝi taksas taŭga por la taskoj; poste voĉdonos la komitato. (Detalaj informoj pri tio en la paĝo: <http://www.tejo.org/aktivuloj/regularo/regularo.php?parto=elekto_de_estrarano>.

Tial ni petas al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri laboro en la onta Estraro de TEJO, kontakti la Elektan Komisionon, kunsendante (trafajn kaj ne tro longajn) respondojn al la jenaj demandoj:

-- Viaj nomo kaj aĝo?

-- Viaj loĝloko kaj profesia aktivado?

-- Al kiu posteno en la Estraro de TEJO vi strebas?

-- Kiujn aliajn taskarojn vi kapablus kaj pretus prizorgi?

-- Kio estas via ĝisnuna movada aktivado?

-- Ekstermovada civilcivitana aktivado?

-- Sekvitaj trejnseminarioj kaj kursoj de TEJO?

Por alparoli la Elektan Komisionon (Anna-Laura Wickström, Gregor Hinker, Ilja De Coster), skribu al la jenaj retadresoj: lowa ĉe gmx.de, gregor.hinker ĉe esperanto.at, ilja ĉe tejo.org.

La limdato por kandidatiĝi estas (dim) 2005-04-24.

(el “TEJO-Aktuale”)