Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Partoprenu IJK-n: financa helpo por la vojaĝo

TEJO havas branĉojn aŭ aktivajn kunlaborantojn kaj celas disvastigon de Esperanto en la tuta mondo: ja ankaŭ en nepagipovaj landoj. Se aktivuloj el tiuj ĉi landoj povus partopreni IJK-n, tio estus granda impulso kaj evolu-instigo por progresigo de Esperanto en iliaj lando kaj regiono.

TEJO disponas pri modestaj financaj rimedoj por helpi kunfinance ilian vojaĝon: ni petas pagipovajn samideanojn pri helpo kaj kontribuo al la fonduso "Partoprenu IJK-n", por ke ni povu helpi pli efike!

Al kiu iros tiu ĉi helpo? Por trovi, al kiu ĝi estos plej utila, TEJO decidis starigi konkurson, kie oni decidos laŭ objektivaj kriterioj. Inter la kondiĉoj estas: esti neniam partopreninta alikontinentan IJK-n, loĝi ekster Eŭropo, havi subtenleteron de 3 membroj de TEJO (el minimume 2 diversaj landoj), esti mem individua membro de TEJO (al tiuj, por kiuj tio malfacilas, povas helpi la Fondaĵo Canuto de UEA), plenigi demandaron kaj detale priskribi sian lokan aŭ/kaj internacian Esperantan agadon. La limdato por kandidatiĝi estos fine de majo 2005. Precizaj kondiĉoj (nepre ilin legu!) estis ĵus publikigitaj en TEJO Tutmonde (2005:1), kiu atingas vin en tiuj ĉi tagoj, kaj baldaŭ ili legeblos ankaŭ en interreto!

(el “TEJO-Aktuale”)