Unua paĝo >> E-Novaĵoj


22 mil hungaroj lernis Esperanton dum 5 jaroj!

Ĉu vi povus pruvi per dokumentoj, ke Esperanto estas viva lingvo?

La hungaraj leĝoj pri instruado devigas studentojn lerni ankaŭ fremdajn lingvojn kaj ĉiam pli da studentoj elektas Esperanton. Rezulte de tio inter 2000 kaj 2004 pli ol 22 mil studentoj faris ŝtate rekonitan lingvo-ekzamenon pri Esperanto.

Intertempe plurfoje aperis duboj pri la "viva" stato, karaktero de la lingvo, kaj por pruvi ĝin ekestis diversaj atestiloj -- inter ili tiuj de la Ministerio, Institucio de la Hungara Akademio kaj aliaj -- certe unikaj en la historio de Esperanto.

Prezenton de la stato, klarigojn, statistikojn vi povas legi en la freŝe kompilita paĝo ĉe <http://www.esperanto.hu/hu-lernejo.htm>