Jam pli ol 300 personoj aliĝis al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Pollando! Se vi ankoraŭ ne planis vian feriadon antaŭ vi estas nekredebla ŝanco: Tri gravaj aranĝoj dum unu vojaĝo!
-- Antaŭ IJK en Pollando vi povas partopreni UK en Litovio.
-- Poste vi venas al Zakopane kaj finfine veturas al IJS en Hungario.
Vi neniam forgesos tiun internacian sperton!
Ni invitas vin al Zakopane ekde la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2005.
Pli da informoj vi trovos en la ttt-ejo <http://www.tejo.org/ijk>.
(Krzysztof Kisjel Usakiewicz <ukisiel@poczta.onet.pl>)
|