Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Unua DVD en Esperanto

Svisa dancistino Meissoun, kiu ekde 1990 intense okupiĝis pri orienta danco kaj famiĝis ankaŭ kiel instruistino, ekinteresiĝis pri la libana dancstilo, iom forgesita dum la milito. Ŝi kelkfoje vojaĝis en Libanon por studi tie la stilon dum kursoj kaj dancprezentadoj. Unu el la rezultoj de tiu laboro estas la nun prezentata DVD-disko Raqs Sharqi Lubnani (Orienta Dancado). Ĝi elstaras ne nur pro la temo, sed ankaŭ ĉar Meissoun prezentas la lecionojn en versioj de sep lingvoj: tri parolataj de ŝi mem, la ceteraj senescepte de koncernaj gepatrolingvanoj. La Esperanta versio estas produktita kunlabore kun Sarlanda Esperanto-Ligo kaj parolata de Silvia Moritz.

La DVD-disko ĵus aperis, kaj la unuaj ekzempleroj estos baldaŭ livereblaj al la interesitoj. Ĝi kostos 33 eŭrojn + afranko. Eblas jam nun mendi per la jena ligo <http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=dvd>

(el “nova”)