Unua paĝo >> E-Novaĵoj


E-Kunveno de la Turo de Princo Teng en Nanchang, Ĉinio

De la 2-a ĝis la 4-a de majo okazis la E-Kunveno de la Turo de Princo Teng en Nanchang, ĉefurbo de Jiangxi-provinco en suda Ĉinio. 72 ĉinaj esperantistoj el 11 provincoj partoprenis la kunvenon, kiu havis riĉan programon el 2 interesaj vesperoj kaj 8 fakaj kunsidoj pri “Disvolviĝo de Esperanto kaj komerco per Esperanto”, “Ĉina Esperanto-movado”, “Esperanto kaj reto”, “Pri Antaŭparolo en la Turo de Princo Teng” k.a. 5 samideanoj el Niĝerio, Pollando kaj Aŭstralio, kiuj pasloĝas en Ĉinio, venis al la kunveno kaj ĝuis la kuneston kun ĉinaj e-istoj.

(Chen Ji)