Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nitobe-simpozio pri lingvopolitikaj sekvoj de la pliampleksiĝo de EU

Post la lingvopolitikaj Nitobe-Simpozioj kadre de la Universalaj Kongresoj en 1996 en Prago, en 1999 en Berlino kaj en 2004 en Pekino, estas planate okazigi la 4-an Simpozion tuj post la 90-a Universala Kongreso en Vilno, de la 30-a de julio (sabate posttagmeze) ĝis la 1-a de aŭgusto 2005 (lunde posttagmeze). La aktoj de la 1-a kaj 3-a simpozioj (resp. "Al lingva demokratio" kaj "Al nova internacia lingva ordo") aperis libroforme kaj haveblas ĉe UEA.

La simpozioj ricevis la nomon laŭ la japana diplomato Nitobe Inazô, asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu post partopreno de la UK en 1921 en Prago, prezentis raporton pri Esperanto al la monda organizaĵo. La raporto estis represita en la aktoj de la 1-a Simpozio.

La Nitobe-Simpozioj celas diskutigi gravajn lingvopolitikajn problemojn ĉirkaŭ la temoj de lingva egaleco kaj internacia lingva komunikado, samtempe indikante pri alternativa lingvopolitika modelo, kiun jam prezentas aŭ povus prezenti la utiligo de Esperanto. La organizantoj invitas renomajn neesperantistajn lingvistojn kaj alifakajn kompetentulojn pri lingvopolitikaj problemoj. La simpozioj estas direktitaj unuavice al neesperantistoj.

La 4-a Nitobe-Simpozio en Vilno traktos la kadran temon "Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksiĝo de Eŭropa Unio". Pri kio temas? Inter la multaj demandoj levitaj de la plivastigita membreco de Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kiujn aranĝojn oni faru pri la uzo de lingvoj en la diversaj EU-instancoj mem, kaj kiujn politikojn oni enkonduku ekzemple rilate la lernadon de lingvoj en la edukaj sistemoj de diversaj landoj? La aktuala manko de formalaj politikoj en tiu ĉi tereno iom post iom kondukas al neformalaj aranĝoj, kiuj povus minaci la lingvojn kaj la kulturajn valorojn de iuj pli malgrandaj ŝtatoj kaj povus kompromiti la principon de egaleco inter ŝtatoj-membroj. La planata simpozio en Vilno celos esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj atingi interkonsenton pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingva politiko de EU en la novaj kondiĉoj.

Inter la aŭspiciantoj de la 4-a Nitobe-Simpzio estas la Litova Parlamento, la Universitato de Vilno, la Litova Akademio de Sciencoj, kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED).

(el “Gazetaraj komunikoj de UEA”)