Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Oratora konkurso en Vilno

En la 90-a UK en Vilno denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed ĉiu kandidato devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo, s-ino Claude Nourmont.

La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:

Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas? Kiel Universalaj Kongresoj influis al mi?

Ĉu la Fundamento bremsas la lingvan evoluon de Esperanto aŭ ĉu ĝi funkcias kiel unuigilo?

Modo, ĉu esprimo de liberiĝo, ĉu esprimo de sklaviĝo?

Eŭropo, ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?