Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Komerca firmao alprenis E-lingvan titolon

Nova TTT-aspektiga studio en Jekaterinburg alprenis E-lingvan titolon, rakontis Viktor Kulakov dum REK. La titolo estas "Viareto" (Via reto), elpensis ĝin persone la ĉefo de la firmao, ne e-isto, helpe de vortaro kaj ioma konsultado flanke de Viktor mem, kiu estas unu el la programistoj de la studio.

La studio jam registris sian domajnon: <http://viareto.ru.> Unu el la projektoj de la studio estas retpaĝo de la Rusia E-kongreso kaj EoLA, okazintaj en Jekaterinburgo.

(Andrej Grigorjevskij <andreo@esperanto.msx.ru>)