Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Jarlibro 2005 aperis

Kun moderna kovrila dezajno fare de Ferriol Macip i Bonet aperis Jarlibro 2005 de Universala Esperanto-Asocio. Omaĝe al la jubileo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto la 288-paĝan volumon malfermas foto de Alfred Michaŭ kaj Paul Boulet, organizintoj de la Bulonja Kongreso en 1905. La antaŭparolon de Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA, inspiris ankaŭ tri aliaj jubileoj: antaŭ cent jaroj fondiĝis ankaŭ la Lingva Komitato, estis eldonita la Fundamento de Esperanto kaj ekaperis la revuo "Esperanto".

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2005, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj kaj fakaj asocioj, pri edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj k.a. establoj. Oni trovas tie ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la gvidliniojn de UEA por informado pri Esperanto. La Jarlibro enhavas ankaŭ multajn anoncojn kaj kuponon, kiu rajtigas je 10-procenta rabato ĉe la libroservo de UEA.

Du trionoj el la libro konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1784 individuoj en 92 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj, 991 lokaj delegitoj, 133 vicdelegitoj, 36 junularaj kaj 1344 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas ĉ. 800 fakojn. Du el tri delegitoj estas kontakteblaj ankaŭ retpoŝte, ĉar sian retadreson publikigas 1203 delegitoj, t.e. 67,4% el la tuta delegitaro. Sub la koncernaj urboj aperas ankaŭ kontakt-informoj pri 81 lokaj Esperanto-grupoj en 28 landoj.

Ekde aprilo ĉi-jare individuaj membroj de UEA povas konsulti la informan trezoron de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco, granda aldona avantaĝo de la "reta Jarlibro" estas, ke la ŝanĝoj de adresoj k.a. donitaĵoj aperas en ĝi tuj, kiam la koncernaj delegitoj aŭ organizaĵoj informas la Centran Oficejon pri ili, dum la presitan version ili povos eniri nur ĉe la venonta eldono. Kiel uzanto de tiu nova servo oni povas registriĝe ĉe http://reto.uea.org. Membroj kun Gvidlibro havas aliron nur al la informoj de la unua parto de la Jarlibro, sed membroj en la revuaj kategorioj povas legi tie ankaŭ la revuon "Esperanto" jam antaŭ ol ĝia papera eldono atingas ilin.

(el “Gazetaraj komunikoj de UEA”)