Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La 53-a Kongreso de ELNA

De la 10-a ĝis la 13-a de junio okazis la 53-a Kongreso de la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA) en Aŭstino, la ĉefurbo de la ŝtato Teksaso, Usono.

La Kongreson partoprenis pli ol cent geesperantistoj, krom ĝiaj membroj el Usono kaj Kanado ankaŭ gastoj el Ĉinio, Brazilo, Japanio kaj Pollando. Kompare kun la nombro de ĉ. 60 partoprenantoj en la 52-a Kongreso pasintjara, tio estas rimarkinda plimultiĝo.

Inter la 19-a kaj la 22-a horoj de la 10-a okazis la interkona vespero, dum kiu prezentiĝis kelkaj amuzaj programeroj. Interalie, ĉinaj geesperantistoj Laŭlum kaj liaj filino Meixi, bofilo Huang Yaanbo, bofilino Jin Hong, nepinoj Huang Tian kaj Mamie kantis la ĉinan popolkanton Jasmeno, Laŭlum ludis bambuan fluton kaj la nepinoj prezentis humuran dialogon kaj rikoltis varman aplaŭdon.

Je la 9-a horo matene de la 11-a okazis la solena inaŭguro, dum kiu prof. Ronald J. Glossop el la Suda Ilinojsa Universitato faris belan paroladon pri la kongresa temo: la graveco de literaturo por Esperanto.

La kongreso simile al UK havis riĉan programon pri literaturo, lingvoj, tradukado, poezio, E-kursoj, homaranismo, filmoj, turismo, spertoj pri organizado, ekzamenoj, ekskursoj ktp. Laŭlum faris prelegojn pri la ĉina kaj Esperanta literaturoj kaj kune kun Jin Hong parolis pri la ĉinaj nacioj kun prezentata filmo.

Dum la kongreso funkciis ankaŭ libroservo, en kiu oni povis elekti por si el centoj da titoloj, inkluzive de ĉ. 20 ĉinaj E-libroj.

La Kongreso plene sukcesis.

(Laŭlum)