Unua paĝo >> E-Novaĵoj


En la internacia Esperanto-familio

de Han Zuwu

Raporto pri la 57-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

De la 6-a ĝis la 18-a de majo, 2005, invitite de LKK de la 57-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, mi, kiel sendito de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio partoprenis en la kongreso en Brasov, Rumanio. 287 fervojisto-esperantistoj el 22 landoj aliĝis al la kongreso. Ĉiuj gvidantoj de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio partoprenis en ĝi. Mi, unusola kongresano el Ĉinio, estis varme akceptita dum la kongreso.

Glata vojaĝo

En la 4-a de majo mi atingis Bukareŝton, ĉefurbo de Rumanio. Sinjorino Rodica Giuhat renkontis min en la flughaveno. En la sekvanta tago ŝi akompanis min al la trajno al la kongresurbo Brasov.

Atinginte Brasov, krom ĉeesti la gazetaran konferencon de la kongreso, mi kontaktiĝis kun la gvidantoj de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, grupe aŭ sole, kaj detale diskutis la konkretajn enhavojn de la 58-a Kongreso de IFEF okazonta en Ŝanhajo, Ĉinio de la 6-a ĝis la 17-a de majo, 2006. Krome, mi bone konatiĝis kun tiu bela urbo antaŭ la kongreso.

Sukcesa kongreso

Je la 10-a horo de la 8-a de majo, la inaŭguro de la kongreso okazis en la kultura centro “REDUTA”. Antaŭ la inaŭguro okazis akcepta kunveno de la urboestro de Brasov.

En sia parolado, sinjoro Romano Bolognesi, prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, diris: “Ni bone scias ke strebi al realigo de la idealo de doktoro Zamenhof, praktike utiligante lian kreaĵon, ne estas vana utopio. La Internacia Lingvo perfekte ebligas al la homoj el la plej malproksimaj landoj kaj kulturoj bone kun ligiĝi kaj kunlabori. Ni, fervojisto-esperantistoj, jam multfoje brile pruvis tion, ĉefe en niaj pasintaj kongresoj kaj diverstipaj aranĝoj, rekte per Esperanto, sen tradukaj aparataroj, sen interpretservoj.”

Post la parolado de prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, parolis reprezentantoj el 22 landoj. Laŭ alfabeto ĉina reprezentanto estis la 5-a parolanto. Ĉar Ĉinio estos la gastiganto de la sekvanta kongreso, mia parolado povis esti pli longa. Post mia parolado, mi donacis al la kongreso flagon kun surskribo “LA RELOJ LIGAS LA LANDOJN, ESPERANTO LA POPOLOJN”. La tuta ĉeestantaro aplaŭdis pro la donaco kun granda signifo.

En la sekvantaj tagoj okazis serio da kunvenoj kaj akcepto de respondeculo de Brasova Fervoja Buroo, vizito al la trakciejo de la Brasova Fervoja Buroo, du duontagaj ekskursoj, tuttaga ekskurso kaj nacia vespero.

La nepublika kunsido de komitatanoj estis la ĉefa enhavo de internacia fervojista faka kunsido. En ĝi la ĉeestantoj diskutis raporton de sekretario pri la ĝeneralaj aferoj de la federacio, raporton de redaktoro de la organo de IFEF pri la revuo, buĝetan raporton de kasisto pri financoj dum la jaro, decidis la du sekvantajn kongresurbojn kaj rilatojn kun aliaj internaciaj organizoj. La komitatanoj partoprenantaj en la kunveno havas plenan rajton por paroli kaj baloti.

Ĉiuj aktivadoj en la kongreso iris en varma kaj harmonia etoso.

Neforgesebla amikeco

Posttagmeze de la 13-a de majo okazis fermo de la kongreso. Sinjorino Rodica Todor, prezidanto de LKK, transdonis la kongresan flagon al mi.

Dum la 7-taga kongreso kaj 5-tagaj postkongresaj aktivadoj, Rodica Todor prezentis al mi sperton pri organizado de la kongreso. Por ke mi ĝustatempe informiĝu pri mesaĝoj, ŝi kondukis min al sia laborejo, por ke mi uzu ŝian komputilon. Krome, sinjoro Emil Tudorache, kiu akceptis min en la fervoja stacio de Brasov, tre zorgis pri mia vivo. Por ke mi povu trinki varman akvon, li pruntis al mi elektran boligilon. Dan Dinu, kiu respondecis pri ekskursaj aferoj, helpis min solvi teknikajn problemojn kaj tiel ke mi povis prezenti videodiskon pri Ŝanhajo. Romano Bolognesi, prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, ofte sidis tuj apud mi, por pli bone helpi min kompreni la kongreson kaj demandi min pri Ĉinio. Dum la kongreso mi amikiĝis kun vicprezidanto István Gulyás, sekretario Marica Brletic, kasisto Laurent Vignaud, redaktoro de la organo de IFEF Jean Ripoche kaj direktoro de komitato Jindrich Tomiček kaj multaj aliaj kongresanoj. Kiam la kunveno fermiĝis, la ĉeestantoj ĉirkaŭprenis kaj kisis unu alian, ne volante disiĝi. Ili promesis renkontiĝi en Ŝanhajo en la venonta jaro.

Sincera espero

La kongreso fermiĝis, sed ankoraŭ restas en mia memoro multaj ardaj scenoj, kortuŝaj okazoj kaj bondeziroj. Mi klare memoras la diron de sinjorino Rodica Todor. Ŝi diris: “Via kongreso certe sukcesos, ĉar via kongreso estos la unua kongreso okazonta ekster Eŭropo, ne komparebla kun la antaŭaj.”

István Gulyás, vicprezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kiu ĉefe respondecis pri la kongresaj aferoj kaj partoprenis en la 89-a UK, estas optimisma pri la kongreso en Ĉinio. Li kaj aliaj kolegoj donis al mi sugestigajn proponojn kaj atentigojn pri la organizado de la kongreso.

Mi kredas, ke gvidate de la Ĉina Esperanto-Ligo, helpate de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj subtenate de la tutlandaj kaj tutmondaj fervojisto-esperantistoj, la 58-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio okazonta en Ŝanhajo en 2006 estos sukcesa kongreso.