Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Albumo “Renkontiĝo en Pekino” eldoniĝis

La 89-a Universala Kongreso de Espeanto okazis en Pekino de la 24-a ĝis la 31-a de julio, 2004. Al ĝi aliĝis 2031 samideanoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj de la mondo. Memore al ĝi kaj omaĝe al la 100-jariĝo de UK, ni kompilis kaj eldonis albumon “Renkontiĝo en Pekino”. La albumo havas 13 partojn el ĉ. 300 fotoj kaj klarigoj en la ĉina lingvo kaj Esperanto: Prefaco, Ekspozicio “Konu Ĉinion, Vizitu Ĉarman Pekinon”, Solena Inaŭguro, Intervidiĝoj, Inaŭguro de Esperanto-Bosko, Artaj Vesperoj – Granda Scenejo por Internacia Kultura Interŝanĝo, Aktivadoj, En la Kongresejo, Ekskursoj, Raportado de Amaskomunikiloj, Interŝanĝo, Solena Fermo kaj Ĝis Revido. Ĝi restigis en nian memoron kortuŝajn scenojn de la kongreso.

La albumo estas eldonita de Eldonejo Nova Stelo, Pekino, 2005. 172 p. 180 X 210 mm. Plenkolora. Prezo: 60 EUR.

Speciala oferto je tre favora prezo: 18 EUR (20 USD); Sendkosto: 4 EUR (5 USD).

Mendebla ĉe la

Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Beijing, Ĉinio.

Telefono: +86-10-68995937

Telefakso: +86-10-68321808

Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>; <elpc@china.com>

(Redakcio de El Popola Ĉinio)