Unua paĝo >> E-Novaĵoj


180 studentoj de Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio eklernis Esperanton

Antaŭ nelonge, 180 studentoj de la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio eklernis Esperanton en kurso funkciigata de la universitato. Multaj studentoj deziras servi kiel volontuloj por la 4-a Esperanto-Kongreso de la Tri Nordorientaj Provincoj kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio okazonta de la 11-a ĝis la 14-a de aŭgusto en la urbo Baotou de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.