Grupoj de danaj esperantistoj faris novan, gravan kaj grandan hejmpaĝon, nome: <http://www.chifonoj.dk>. La hejmpaĝo enhavas artikolojn pri la fama dana fabelisto Hans Christian Andersen kaj tradukojn de liaj fabeloj.
La hejmpaĝo estas saluto al li okaze de lia 200-jara naskiĝ-datreveno en 2005. La verkoj de H. C. Andersen estas internaciaj -- kaj Esperanto estas internacia lingvo! Tial ni montros ambaŭ flankojn!
(Lars Kromann <hca-esperanto@get2net.dk>)
|