Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Margareta Handzlik ĉe Jan Figel

La 5-an de julio la pola eŭropparlamentanino Margareta Handzlik estis akceptita en Strasburgo de s-ro Jan Figel, membro de la Eŭropa Komisiono pri edukado, kulturo kaj multlingvismo. La renkontiĝo estis plene dediĉita al la problemoj de multlingvismo de EU. Jan Figel aŭskultis kun intereso proponojn de la pola membro de la Eŭropa Parlamento pri ebla uzo de Esperanto kiel propedeŭtika ilo por plifaciligi la studadon de fremdaj lingvoj. S-ro Figel serioze traktis la proponojn kaj petis de Margareta Handzlik plurajn informojn tiurilate. Oni interkonsentis pri pluaj laborkontaktoj.

(el “Gazetaraj Komunikoj de UEA”)