Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperantistoj el Prilep en Foiro

Inter la 23-a kaj la 26-a de junio en urbo Bitola okazis Komerca Foiro, partoprenita de 150 firmaoj el Makedonio, Albanio, Serbio kaj Grekio. En aparta ejo, partoprenis kaj prezentis sin ankaŭ neregistaraj organizaĵoj, kaj en komuna malgranda stando prezentis sin ankaŭ Esperantaj societoj “La Progreso” kaj “Estonto” el urbo Prilep.

Ni prezentis parton de niaj flugfolioj, afiŝoj kaj kantareton “Makedonaj perloj -- 150 Makedonaj popolkantoj”.

La esperantistoj disdonis flugfoliojn al ĉiuj firmaoj kaj al vizitantoj de la stando. Laŭ libera kalkulado en 4 tagoj, dum kiuj la foiro estis malfermita, nia stando estis vizitata de preskaŭ 1000 personoj. Krom 150 flugfolioj donitaj al la firmaoj ni disdonis preskaŭ 300 flugfoliojn al la vizitantoj.

(Viktor Galeski <galeesp@mt.net.mk>)