Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Inaŭguriĝis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Litovio

Je la 10-a horo de la 24-a de julio laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis la 90-a Universala Kongreso en la litova ĉefurbo Vilno. Renato Corsetti, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, prezidis la inaŭguron. Ĉirkaŭ 2300 samideanoj el pli ol 60 landoj partoprenis en la kongreso, kaj la temo estas "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado". La 90-a UK okazas cent jarojn post la fama Unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro de Francio. Iasence ĝi estas jubilea kongreso.