Unua paĝo >> E-Novaĵoj


UK ricevis dek minutojn en tutlanda televido

Lunde matene ĉiuj spektantoj de la ĉefa litova televidkanalo havis la eblecon konatiĝi kun Esperanto. La populara matena aktualaĵ-programo Labas rytas ("Bonan matenon") dediĉis pli ol dek minutojn al diskuto kun la prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas.

La intervjuo kun Povilas Jegorovas okazis en rekta elsendo je 7:20 matene, tuj post la sportaj novaĵoj. Komence la ĵurnalisto demandis al Povilas Jegorovas, kiel diri "bonan matenon" en Esperanto. Poste la prezidanto de LEA rakontis pri la deveno de Esperanto kaj pri la nuna Universala Kongreso, kies insignon li portis videble.

La ĵurnalisto kiel kutime demandis, kial la angla ne taŭgas. Al klarigoj pri lingva demokratio kaj egaleco ŝi replikis, ke la ideo sonas bele, sed dubis ĉu funkcias en la praktiko. Tio donis al Povilas Jegorovas la ŝancon rakonti pri la uzo de Esperanto en interreto, en renkontiĝoj, en literaturo. Povilas Jegorovas rakontis aparte pri la originala literaturo de Esperanto.

Vespere la kongresanoj povis partopreni bankedon kaj la kongresan balon.