En sia vendreda kunsido en Vilno la komitato de UEA akceptis la aliĝpeton de nova landa asocio el Niĝerio. La aliĝo de Irana Esperanto-Asocio estis akceptita nur kondiĉe: ĝis la fino de aŭgusto la asocio devas skribe konfirmi, ke ĝi estas neŭtrala kaj malfermita al ĉiuj irananoj. Mencio pri la "diaspora karaktero de la Esperanto-komunumo" en subkomitata raporto estis ŝanĝita al la malpli timiga "diseco", por eviti aludon al la Civito.
|