Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA ĉijare en Germanio

La laboro de multaj Esperantaj instancoj dependas de la lingvaj kapabloj de aktivuloj, sekve ankaŭ UEA prave sugestas, ke ekzemple delegito havu la lingvan nivelon de la meza grado de la ILEI/UEA-ekzamenoj.

Tiel ne estas kontentige, ke la eblo fari tiujn ekzamenojn estas plejparte ligita al la partopreno de Universala Kongreso. La faktoj tamen montras, ke nur tre malmultaj gesamideanoj pretas foresti dum UK de aliaj programeroj. Pro tio la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA kaj Sarlanda
Esperanto-Ligo preparas ekzamenan sesion por elementa kaj meza gradoj enkadre de la 59-a Kultura Semajnfino, okazonta de la 16-a ĝis la 18-a de decembro 2005 en la universitata urbo Homburg (Sarlando, Germanio).

Pro la preparoj, kiujn kaŭzas ekzamena sesio ĉefe al ILEI, sed ankaŭ por ni lokaj organizantoj, la okazigo dependas de sufiĉe frua aliĝo de minimuma nombro da interesiĝantoj. Limdato por alveno de la aliĝoj estas la 30-a de septembro 2005.

Detaloj pri la ekzamenoj ĝenerale troveblas ĉe <http://www.edukado.net>. Speciale pri la sesio en Homburg kaj nia aranĝo vi trovos baldaŭ pliajn informojn ĉe <http://www.esperanto-info.net>. Tiun retpaĝon ni momente tute renovigas, ankaŭ por ebligi aliron por handikapuloj.

(Oliver Walz)