Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Monda Asembleo Socia ĵus fondiĝis.

Kio estas MAS?

La tutmonda organizo de ĉiuj homoj, kiuj ne nur konvinkiĝis, ke pli bona mondo eblas, sed kiuj pretas kune diskuti kaj agi por realigi ĝin. Ili agas por la monda paco, defendas la interesojn de la tuta homaro kaj klopodas por evoluigi -- komencante ĉe si mem -- eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran. Ili strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio, kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo – socio, kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.

MAS estas permanenta Monda ASEMBLEO. Ĝi laboras ekskluzive per retpoŝto, ne postulas membrokotizon, estas sen piramidecaj strukturoj -- ne havas estraron nek prezidanton nek konfliktkomisionon ktp, do, ĉiuj membroj decidas rekte mem, laŭ la principoj de rekta (aŭ baza) demokratio, kaj ĝi estas perfekte "travidebla" -- do, nenia diskuto, decido aŭ faro estas kaŝita al iu membro. Ĉiu membro rajtas reprezenti la asocion surbaze de ĝiaj statuto kaj decidoj.

Rigardu en ĝia retpaĝo: <http://mas-eo.org>. Tie vi trovas ne nur informojn pri MAS mem, sed ankaŭ interesajn artikolojn
pri aktualaj sociaj kaj politikaj demandoj.