Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Monda Asembleo Socia ĵus fondiĝis.

MAS vokas vin:

Homoj, kiuj ŝatus kunlabori kun la bazdemokratia asocio MAS, kaj pensas, ke ili havas la saman celon kiel ni, kaj tial volas fortigi nian asocion per siaj ideoj kaj agadoj, estos al ni tre bonvenaj. Ni ne povas havi tro da memkonsciaj membroj, kiuj kun ni volas elprovi novan vojon de memorganizado de Esperanta asocio.

MAS estas neniel konkurenco por aliaj organizoj, ne povas esti io tia, ĉar la celoj de MAS ne estas grupegoismaj. MAS estas malferma por ĉia laŭstatuta kunlaboro, kaj laŭ la statuto eĉ estas devigata al tio. Ni bezonas ĉiun, kiu subtenas niajn celojn. Samtempa agado de niaj membroj en aliaj organizoj por ni ne estas malhelpo, sed riĉigo.

Ni estas konsciaj pri tio, ke nia statuta celo estas afero, kiu bezonas longan spiron. Monda socio sen klasoj, sen militoj, kaj kun laŭhomara ekonomio estas granda celo, kompreneble ne atingebla post tri jaroj. Per ĝia fondo kaj eklaborado ni metis nun la fundamenton por organizo, en kiu la individuo denove povas esperi ne esti la ludilo por aliaj. Ĉe MAS neniu havas “potencon” kaj neniu havos ĝin, ĉar laŭ ĝia strukturo fiksita en la statuto tio ne eblas. Tial ĉiu, kiu volas ne esti ŝafo por iu alia, ne havas kialon por maltrankviliĝi aliĝante al MAS -- ni volas elprovi novspecan organizon, kiu estas vivtenata ne per burokrata maŝino, sed rekte de la membroj mem.

Por ke ĉiu kaj precipe ankaŭ malriĉuloj povu partopreni, ni postulas neniun membrokotizon. Sed ni akceptas mondonacojn de tiuj, kiuj povas helpi nin per mono. Ni uzu do la okazon de tiu nova memorganizado de esperantistoj. Se vi estas esperantisto, kiu havas ideojn kaj energion kaj sencon por justeco, se vi estas optimisto kaj pensas, ke vi havas ion por diri, nepre aliĝu al MAS.
MAS vokas vin!

(Monda Asembleo Socia)