Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2005

Poezio: 1-a premio: Benoit Philippe (Germanio) pro la poemserio "Ekvadoro"; 2-a premio:Neide Barros Rêgo (Brazilo) pro "Rajdanto de l' revo"; 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Vilna vilanelo". Partoprenis 31 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.

Prozo: 1-a premio: Leif Nordenstorm (Svedio), pro "Signoj dum ŝtormo"; 2-a premio: Sten Johansson (Svedio), pro "Stranga hobio"; 3-a premio: Tim Westover (Usono) pro "Spektaklo". Partoprenis 34 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.

Eseo: Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj"; 2-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Bohemia amoro"; 3-a premio: ne aljuĝita. Partoprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 5 landoj.

Teatraĵo: 1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Marko Nikolić (Serbio kaj Montenegro) pro "Vuk kaj revolucio". Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

Kanto: Premio "An-Song-San pri Kanto": Enrika Arbib (Israelo) pro "Balado pri Hamleto"; 2-a premio: Roy McCoy (teksto, Nederlando) kaj Reese Scott (melodio, Usono) pro "Suna veno"; 3-a premio: Doron Modan (Israelo) pro "Eble" kaj Alejandro Cossavella (Argentino) pro "La Pordo". Partoprenis 11 verkoj de 9 aŭtoroj el 6 landoj.

Infanlibro de la jaro 2004: Esperanto-societo "Liberiga Stelo" (Kroatio) pro "Rakontoj sub la lito" de la familio Klobučar: verkita de la patrino Antoaneta, ilustrita de la 12-jara filino Ana kaj el la kroata tradukita de la patro Davor. Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

Vidbendoj: 1-a premio: ne aljuĝita; 2-a premio: Jill Gubbins (Britio) pro "La Duonokulvitro"; 3-a premio: ne aljuĝita. Partoprenis 3 konkursaĵoj el 3 landoj.

(El “Gazetaraj Komunikoj”)