Unua paĝo >> E-Novaĵoj


“Espero.com.cn” en papera formo

En la jaro 2000, la papera revuo El Popola Ĉinio ĉesis eldoniĝi kaj transformiĝis en la TTT-ejon <www.espero.com.cn>. En la lastaj 5 jaroj pli kaj pli multaj legantoj de papera EPĈ kaj samideanoj ekvizitis la novan TTT-ejon. Ili inspiras nin per ret-mesaĝoj, kontribuas per artikoloj kaj bildoj, diskonigas la retan EPĈ al siaj amikoj...

Iuj legantoj tamen foje plendas, ke ili preferas foliumi paperan revuon. Pro tio ni pretigis novan paperan gazeton, kiu similas al la antaŭa EPĈ, tamen estas pli juna kaj pli bela.

La gazeto kun 64 paĝoj havas 12 partojn: Politiko, Ekonomio, Retrorigardo, E-movado, Kulturo, Religio, Vivo de ordinaraj ĉinoj, Tradicio, Arto, Socio, E-libroj kaj El la legantoj. En 90-a UK en Vilno de Litovio, multaj samideanoj ĝoje surpriziĝis pri ĝia apero.

Mendebla ĉe la

Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.

Telefono: +86-10-68995937

Telefakso: +86-10-68321808

Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>; <elpc@china.com>

aŭ:

Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto “elpc-e” je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la nomita Fako por informo.

Prezo: 2 EUR; Sendkosto: 1 EUR

(Redakcio de El Popola Ĉinio)