Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Konkurso de ĈRI: 10 tagoj senpagaj en Ĉinio

De la 20-a de aŭgusto ĝis la 20-a de decembro ĉi-jare, Ĉina Radio Internacia (ĈRI ) okazigas Konkurson de Scioj pri Taiwan --- insulo de Ĉinio.

La Konkursa Komitato starigos premiojn unuan, duan kaj trian, kies gajnintoj akiros atestilon kaj premion kaj lotumos inter la unuaj premiitoj dek gajnintojn, kiuj estos invititaj al Ĉinio por 10-taga senpaga vizito!

La Esperanto-Redakcio elsendos sinsekve kvar koncernajn artikolojn de la 24-a ĝis la 29-a de aŭgusto kadre de la programeroj "Ĉina Kulturo", "Ekonomia Panoramo", "Socia Vivo" kaj "Leterkesto" kaj ripetos la artikolojn respektive en la 3-a, 10-a, 17-a kaj 24-a de la venonta oktobro kadre de la programero "Leterkesto".

Ni bonvenigas vin ĝustatempe aŭskulti niajn elsendojn aŭ viziti nian retpaĝon. Ni esperas, ke vi aktive partoprenos en la konkurso kaj gajnos bonan sukceson!

Por la konkurso ni faros 8 demandojn. La respondilon ni sendos al vi iom poste.

(Esperanto-Redakcio de ĈRI <espradio@cri.com.cn>)

Demandoj de Konkurso de Scioj pri ĉina insulo Taiwan