Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Inaŭguro de statuo de Zamenhof en Zaozhuang de Ĉinio

Matene de la 28-a de aŭgusto, memore al la 18-a datreveno de la fondiĝo de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, okazis sur kultura placo de Zaozhuang de Shangdong-provinco de Ĉinio inaŭguro de statuo de Zamenhof. La inaŭguron ĉeestis dekoj da espererantistoj. Ĝin ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, la redakcio de El Popola Ĉinio, E-sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj esperantistoj el aliaj lokoj.

La inaŭguron prezidis s-ro Gao Chengxian, vicprezidanto de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Li retrorigardis laboron de la asocio en la pasintaj 18 jaroj kaj prezentis ĝian rolon en E-movado, lokaj ekonomia konstruado kaj kultura interŝanĝo. S-ro Yu Tao, estrarano de UEA kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, faris parolon. Li alte taksis la laboron de la asocio kaj laŭdis, ke la starigo de la statuo en publika loko helpos diskonigon de Esperanto.