Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kondolenco el Ĉinio

Karaj kaj estimataj,

La forpaso de s-ro Takeuti Yosikazu estas vere tristainformo por ni ĉinaj esperantistoj.

Por multaj el ni, li estis tre entuziasma samideano, diligenta movada aktivulo kaj multjara amiko.

Por la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio, li multe kontribuis kiel leganto de la papera kaj reta El Popola Ĉinio, aŭskultanto de la Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia, interliganto de ĝemelaj urboj Changzhou de Ĉinio kaj Takatuki de Japanio ktp.

Mi persone spertis lian diligentan kaj fruktodonan laboron por komitato de UEA kaj KAEM (Komisiono por Azia Epseranto-Movado de UEA), en kiuj li havis multajn amikojn kaj kunlaborantojn.

Lia forpaso estas certe nemezurebla perdo por nia movado.

Ni kune klopodu daŭrigi lian laboron por la diskonigo de Esperanto.

Bonvole akceptu la koran kondolencon el Ĉina Esperanto-Ligo.

Yu Tao,

ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo

estrarano de UEA pri azia movado