Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Gratulo de Renato Corsetti

Estimataj reprezentantoj de la instancoj, karaj ĉinaj esperantistoj,

Estas por mi granda honoro havi la eblecon sendi al via kongreso salut-mesaĝon. Mi fakte sentas ĝin kiel honoron veran kaj ne nur formulan, pro la kutima formulo, kiun oni uzas komence de ĉi tiuj tekstoj.

La unua kialo pro tio estas la graveco de Ĉinujo en la nuna mondo. Laŭ mi oni devus ŝanĝi ĝian nomon. La nuna nomo en la ĉina estas "la lando de la mezo". Fakte ĝi estas por mi de longa tempo kaj por la aliaj de la lastaj tempoj sed ĉiam pli kaj pli: "la lando de la antaŭo". La graveco de via lando iĝas ĉiam pli klara en la nuna jarcento, kaj ĝi certe havos ankoraŭ pli gvidan rolon en la estonteco.

Se tiel estos, ankaŭ la ĉinaj esperantistoj havos gvidan rolon en la konvikado de homoj en Ĉinujo kaj tra la mondo pri la justeco de la solvo de la lingva interkomunikado pere de Esperanto. Pro tio via devo nun estas reorganiziĝi por inde transpreni tiun rolon.

Tiu nova rolo aldoniĝos al la tradicia rolo: informi pri Esperanto kaj instrui ĝin al tiom granda parto de la monda homaro, kiom neniu normala landa asocio de UEA devas prizorgi.

Do, vi mem povas kompreni, kiom ni, la ne-ĉinaj esperantistoj, dependas de vi. Jen la dua kialo de mia honoro. Mi alparolas la esperantistojn, kiuj havas ŝlosilan rolon por la triumfo de Esperanto en la mondo nuntempe.

La tria kialo de mia honoro kaj kontento alparoli vin kuŝas en via historio. Ĉi-jare mi daŭre havis okazojn pritrakti la cent-jaran dat-revenon de la unua internacia kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-maro en Francujo en la jaro 1905-a.

En ĉiuj okazoj mi daŭre diris ion de ĉi tiu speco kaj, pro mallaboremo, mi rediras ĝin al vi senŝanĝe:

Mi mem estas ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la pasinta sanga jarcento. Ili estis en la unuaj vicoj, kiam oni kreis la unuajn movadojn por paco en la komenco de la pasinta jarcento. Ili help-agadis dum la unua mond-milito. Ili laboregis por reva estonteco, kiam oni revis pri la estonteco post la revolucio en Rusujo, en Ĉinujo kaj en aliaj landoj. Ili kontraŭstaris naciismajn reĝimojn, kie tiuj reĝimoj ekestis. Ili mortis en pluraj lokoj pro kontraŭstaro al la invadintoj kaj al la favorantoj de perforto. Esperantistoj partoprenis ĉiujn manifestaciojn kontraŭ militoj post la dua mondmilito. Ili estis la plej ardaj subtenantoj de formoj de internacia kunlaboro kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Mia penso nun iras kun granda humileco al ĉiuj tiuj, kiuj iĝis viktimoj de la potencoj, kiuj volis en unu maniero aŭ alia aserti la logikon, pro kiu la plej forta regas super la plej malforta. Ili estis gigantoj, kiujn ni povas nur de nia malgiganteco rigardi kaj aplaŭdi kaj esperi, ke en la sama situacio, ni sukcesus agi same kuraĝe kiel ili.

Nu, mi ne devas memorigi vin pri via historio, kiun vi konas pli bone ol mi. Sed, se oni rigardas al la historio de la ĉina Esperanto-movado, oni ne povas ne senti sin tre malgranda apud la gigantoj de la historio de la ĉina movado. Mi ne memorigos vin pri apartaj nomoj, se vi certe scias pri ili.

Karaj ĉinaj esperantistoj, mi ne volas pli longe forrabi vian tempon kaj pli longe tedi vin en ĉi tiu bela okazo pro via movado. Mi vere bedaŭras ne povi esti inter vi, kaj rejuniĝi pro via juneca entuziasmo.

Eŭropanoj ankoraŭ asertas, ke Bjalistoko, la naskiĝ-urbo de Esperanto, estas urbeto en nord-orienta Pollando. Tio fakte estas vera laŭ la geografio kaj la mapoj, sed se ni konsideras Bjalistokon kiel la idealan centron de Esperanto kaj de la disvatigo de ties noblaj idealoj, ni vidos, ke ĝi daŭre moviĝas tra la mondo kaj en la nuna tempo tre verŝajne ni trovas ĝin inter Pekino kaj Ŝanhajo.

Sentu vin ĉiujn unuope salutataj.

Grandan sukceson al via kongreso!

 

Renato Corsetti

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio