Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Laborraporto de la Ĉina Esperanto-Ligo

de YU TAO, ĝenerala sekretario de ĈEL

Estimataj gekongresanoj, karaj gesamideanoj,

du jaroj jam pasis post la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu okazis en oktobro de la jaro 2003 en Yanji de Jilin-provinco. Kaj dume ni sukcese gastigis en Pekino la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto. Post la Pekina UK, la Ĉina Esperanto-Ligo alprenis diversajn rimedojn por plibonigi siajn laborojn kaj antaŭenpuŝi la ĉinan E-movadon. Inspirate de la sukceso de la 89-a UK, lokaj E-asocioj faris diversajn aktivadojn kaj per tio vigligis la movadon en diversaj partoj de Ĉinio. Nun, permesu min raporti pri la ĉefaj laboroj de ĈEL kaj de lokaj E-asocioj en la lastaj du jaroj. La raporto konsistas el tri partoj.

La Unua Parto: Ĉiamaniere klopodi por sukcesigi la 89-a UK

I. Unue. La Universala Kongreso estas kune okazigata de UEA unuflanke kaj aliflanke Loka Kongresa Komitato, kiu konsistas el ĉinaj esperantistoj. Post la kvina ĉina kongreso, Ĉina Espranto-Ligo ĉefe faris jenajn preparajn laborojn:

1. Inviti ŝtatan gvidanton esti alta protektanto de la kongreso kaj starigi Honoran Komitaton de la Pekina UK. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, konsentis esti la alta protektanto; Xu Jialu, vicprezidanto de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, fariĝis honora prezidanto de la Honora Komitato; Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, funkcias kiel prezidanto de la Honora Komitato; kaj koncernaj vicministroj estas vicprezidantoj de la Honora Komitato.

2. Interkonsiliĝi kun oficistoj de UEA, ekzemple la ĝenerala direktoro kaj la konstanta kongeresa sekretario, pri kongresaj programoj, kongresejo, loĝado, ekskursoj kaj aliaj.

3. Starigi Lokan Kongresan Komitaton kaj fiksi la tasko-dividon. Ellabori la 1-an kaj la 2-an bultenojn, kongresan libron kaj presaĵojn por diskonigi la kongreso.

4. Okazigi en Pekino kunvenon de respondeculoj de lokaj asocioj por interkonsiliĝi pri la prepara laboro de la 89-a UK.

5. Partopreni la 88-an Universalan Kongreson en Svedio, landajn kongresojn de Koreio kaj Japanio, por diskonigi la pekinan kongreson.

6. Starigi oficialan TTT-ejon por la 89-a UK, publikigi kongresajn informojn en la retejo “El Popola Ĉinio”, malfermi en TTT-ejo de la Ĉina Interreta Informa Centro rubrikon en la ĉina lingvo pri la 89-a UK. Antaŭ la kongreso, du-foje okazigi gazetaran konferencon por raporti pri la preparaj laboroj de la 89-a UK kaj disvastigi Esperanton.

II. Due. Por ke la pekina UK estu mejloŝtona kongreso en la historio kaj kongreso kun ĉinaj trajtoj, ni multe diskutis kaj ellaboris detalan projekton. Jen la programeroj specialaj:

1. “Ĉina Tago” por prezenti la ĉarmon de tradicia kaj moderna kulturo de Ĉinio.

2. Ekspozicio “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon” .

3. Nacia Vespero, kiu konsistas el kantoj, dancoj, pekina opero, akrobataĵoj, kungfuo kaj muziko de naciaj instrumentoj.

4. Esperanto-Bosko kun monumento en Chaoyang-parko, kiu ricevis subtenon de la pekina registaro.

5. Ekskursoj de 12 itineroj en Pekino kaj 6 itineroj de aliaj lokoj de Ĉinio.

6. Eldonado de Esperantaj libroj, filatelaĵoj kaj memoraĵoj.

7. Pekina Deklaro, kiu enhavas kontribuon ankaŭ de la ĉina flanko.

8. E-kursojn en superaj lernejoj por trejni kongresajn volontulojn.

III. Trie. Dank’ al la kunlaboro de diversaj flankoj, la pekina kongreso estis plene sukcesa kaj fariĝis mejloŝtona kongreso en la historio de E-movado. Jenaj punktoj plej profunde impresis la kongresanojn:

1. Favoro kaj subteno de la ĉina registaro al la kongreso per salut-mesaĝoj kaj personaj ĉeestoj de altrangaj funkciuloj.

2. Festa etoso ĉe la kongresejo, ĉarma Esperanto-Bosko kiel memoraĵo de la kongreso, brila Nacia Vespero, ktp.

3. Aktiva partopreno de lokaj Esperanto-organizoj en la kongreso.

La pekina kongreso ŝuldas sian plenan sukceson ankaŭ al la subteno de lokaj E-organizoj kaj individuoj. Lokaj E-asocioj aktive organizis delegacion al la kongreso kaj diskonigis inter siaj delegacianoj la kongresan regularon kaj rimarkigojn pri eksteraj aferoj. Krome, ili aktive trejnis kaj rekomendis helpantojn por la kongreso. Ĉinaj kongresanoj el diversaj lokoj estis viglaj en diversaj aktivadoj dum la kongreso. Li Shijun, Liu Ling, Shen Chengru, Wen Jingen kaj Zhang Shaoji prelegis en la Internacia Kongresa Universitato. Prof. Zhou Liuxi el la Pekina Normala Universitato faris prelegon “La paca disvolviĝo de Ĉinio”, Xiang Hong el la redakcio de El Popola Ĉinio prelegis pri ĉinaj virinoj, Zhang Jiping el Jilin lekciis pri Tajĝiĉŭan, Hu Guozhu el Hubei laboris kiel unu el la ekzamenantoj de la Internaciaj Ekzamenoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj UEA, Peng Nian de Hubei partoprenis la oratoran konkurson kaj gajnis la trian premion; en la artaj vesperoj, la Liaoning-a E-Asocio prezentis Tajĝiĉŭan, la Shaanxi-a E-Asocio prezentis tibet-naciajn kantojn kaj dancojn, samideanoj de Pekino, Hubei, Jiangsu, Gansu k.a. prezentis kantojn, dancojn kaj muzikoludon.

Mi povas diri, ke per entuziama laboro kaj aktiva partopreno en la kongreso ĉinaj e-istoj gajnis altan taksadon de fremdlandaj kongresanoj. Nome de Ĉina Esperanto-Ligo, mi kore dankas la lokajn asociojn kaj samideanojn el diversaj lokoj. Elkoran dankon por via kunlaboro kaj partopreno!

4. Pekina Deklaro, kiu estas tre grava rezolucio por antaŭenpuŝo de la ĉina kaj internacia E-movado.

5. Belaj kongersaj kartoj kun foto estas bona memorigaĵo por kongresanoj.

6. Ĉina vehiklo multe raportis pri la kongreso, la kongresaj kurieroj kaj la broŝuro “Esperanto malfermas fenestrojn por koni Ĉinion” estas multe ŝatataj de la kongresanoj.

7. Ekskursoj antaŭ, dum kaj post la kongreso helpis al kongresanoj ĝui belajn pejzaĝojn de Ĉinio kaj sperti ĝian progreson.

8. Infanvartejo Song Qingling estis ŝatata de infanoj kaj iliaj gepatroj.

Prezidanto de UEA, d-ro Renado Corsetti alte taksis la kongreson per la vortoj “Mirinda UK en mirinda urbo kaj mirinda lando”. Post la kongreso li skribis al Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de Ĉinio, ke “laŭ la reagoj en la tuta mondo, la kongreso en Pekino estas mejloŝtona kongreso en la historio de Esperanto.”

Post la kongreso ministro Zhao Qizheng fariĝis “Amiko de Esperanto” laŭ la intivto de Universala Esperanto-Asocio. Kaj Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de Ĉinio, verkis por fama ĉina revuo “Qiushi” artikolon “Paco, amikeco kaj interkompreno ---- la centjara idealo kaj senĉesa strebo de Esperanto”. Tio pruvas atenton de la ĉina registaro al Esperanto, multe kuraĝigas ĉinajn e-istojn kaj forte antaŭenpuŝas la ĉinan E-movadon.

La Dua Parto: Laboroj post la 89-a Universala Kongreso

I. Unue. Laboroj de la oficejo de Ĉina Esperanto-Ligo. Post la 89-a UK la oficejo de ĈEL repostenigis sian personaron, ellaboris serion da regularoj pri servado al la membroj, traktado de korespondaĵoj kaj aliaj. La ĉefaj laboroj listiĝis kiel jene:

1. Registrado de la membrojn de ĈEL. Ĝis septembro de 2005, ĈEL havas ĉirkaŭ 1200 membrojn kaj 82 el ili estas dumvivaj membroj.

2. Redaktadon kaj distribuadon de la “Informilo de ĈEL” estas rearanĝita.

3. Diskonigado de Esperanto kaj konstruado de E-merkato en Ĉinio. ĈEL aktive partoprenis la “Ekspozicion pri atingoj de la tradukista rondo de Ĉinio”, diskonigante siajn historion kaj nunan staton; en la “Ekspozicio pri fakaj sociaj organizoj de Ĉinio”, ĈEL starigis budon kaj disdonis informilojn pri Esperanto.

4. Internaciaj kontaktoj plimultiĝas. Ni sendis delegacion al la 90-a UK en Litovio, gastigis samideanojn el dekkelke da landoj; la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio akiris la taskon gastigi la 58-an Kongreson de IFEF (Internacia Fervojista E-Federacio), por kiu ni starigis LKK kaj ellaboris la kongresan bultenon kaj aliĝilon.

La konstanta komitato de ĈEL cerbumas multe pri la planado kaj reformado de la laboro. La ĉefaj laboroj estas: resumi sperton kaj lecionon de la kongreso, prepari la 6-an Ĉinan Kongreson de Esperanto, ellabori proponon pro revizii la statuton de ĈEL, prepari la elekton de nova komitato kaj estraro de ĈEL, plioftigi la komunikadon kaj kontaktiĝon de ĈEL-membroj kaj doni al ili bonan servon.

II. Due. E-movado en diversaj lokoj de Ĉinio estas tre grava bazo por Ĉina Esperanto-Ligo.

1. La lokaj E-asocioj agadas laŭleĝe. Laŭleĝe kaj akurate sin registri en administra instanco estas devo de sociaj organizoj kaj grava bazo por la funkciado. Pli ol 20 urbaj kaj provincaj E-asocioj tion faris kaj ĝustatempe informis al ĈEL.

2. Viglas regionaj E-agadoj. E-asocioj de Jiangsu, Shandong, Guangdong kaj Tianjin elektis novan estraron, iuj E-organizoj okazigis aktivadojn okaze de la datreveno de naskiĝo de L. L. Zamenhof aŭ fondiĝo de sia asocio, sukcesis la regionaj E-kunvenoj ĉe la tri famaj turoj Huanghelou, Yueyanglou kaj Tengwangge, la 4-a E-Kongreso de la Tri Provincoj de Nordoriento kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio okazis en Baotou, antaŭ nelonge inaŭguriĝis la statuo de Zamenhof en Zaozhuang de Shandong-provinco.

3. E-kursoj funkciis en dekkelke da superaj lernejoj post la pekina kongreso.

4. E-istoj de multaj urboj de Ĉinio fervore diskonigis Esperanton kaj la 89-an UK pere de lokaj vehikloj.

5. Disvolviĝas internaciaj renkontiĝoj per Esperanto fare de lokaj organizoj kaj individuoj.

La Tria Parto: Mankoj en niaj laboroj kaj proponoj por la estonta laboro

I. Unue. En la lastaj 2 jaroj ĈEL diligente laboris kaj multe rikoltis, precipe la sukcesa gastigo de la 89-a UK alportis pozitivajn influojn al la movado, tamen ne mankas malfortaj kaj plibonigendaj flankoj en nia laboro, ekzemple:

1. Komunikado kaj kontaktiĝo de ĈEL kun lokaj E-asocioj ne estas sufiĉe multe kaj sufiĉe ofte; ĈEL neplene ludis sian rolon en direktado pri la enlanda movado.

2. Informado kaj kontaktiĝo kun la membroj ne estas forta, ĈEL devas doni pli bonan servon al siaj membroj.

3. La kapablo kaj sperto funkciigi Esperantan asocion en merkata cirkontanco mankas.

II. Due. Por plibonigi la laboron ni havas jenajn proponojn pri la estonteco:

1. La oficistoj de ĈEL devas levi la iniciativon en la laboro kaj servemon al la membroj.

2. ĈEL kaj lokaj E-asocioj devas pene ekspluati la Esperanto-merkaton kaj siajn funkciojn.

3. Lokaj E-asocioj devas plifortigi la politikan konscion kaj leĝan koncepton.

4. Multe akcenti kulturadon de kvalifikitaj esperantistoj, starigi komisionon de ĈEL pri instruado de Esperanto por kvalifiki E-instruistojn, kompili kaj ekzameni lerno-materialojn kaj starigi ekzamenajn programojn.

5. Akcenti praktikan aplikadon de Esperanto, por ke ĝi ludu pli grandan rolon en internacia interkomunikado, popola diplomatio, scienco, teknologio kaj aliaj fakoj.

Unuvorte, ni devas meti nian movadon en la ĉefa laboro la patrio kaj la lando, diskongi Ĉinion en Esperantujo, funkcii kiel popola diplomato, plioftigi internaciajn kontaktojn de enlandaj E-organizoj kaj individuoj, profundigi komprenon kaj akiri subtenon de diverslandaj E-organizoj kaj individuoj al Ĉinio, servi per Esperanto al konstruado de harmonia socio kaj plimulte kontribui al disvolviĝo de ekonomio kaj socio de diversaj lokoj de Ĉinio.

Koran dankon por via pacienca atento!