Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Ĉina Esperanto-Ligo kun nova komitato kaj estraro


Foto de WANG YANJING

La 9-10-an de septembro, 2005, okazis en Quanzhou, Fujian-provinco, la 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis pli ol 230 e-istoj el pli ol 23 urboj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio kaj alilandaj samideanoj laborantaj en Ĉinio. La kongresa temo estas “Esperanto kaj konstruo de harmonia socio”.

Dum la kongreso la ĉeestantoj aŭskultis kaj diskutis la laborraporton de ĈEL de 2003 ĝis 2005; reviziis kaj aprobis novan statuton; elektis novan komitaton kaj novan estraron. Ĝia prezidanto nun estas s-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj.


Foto de WANG YANJING

La kongresanoj retrorigardis la laborojn en la pasintaj 2 jaroj, precipe la preparajn laborojn por la 89-a UK, taksis la aktivajn rolojn luditajn de E-organizoj kaj individuoj en internaciaj interŝanĝoj, en antaŭenpuŝo de la loka ekonomio, disvolviĝo de socio kaj aliaj kampoj, diskutis pri laŭebla kontribuo al starigo de harmonia socialisma socio pere de Esperanto. Samtempe oni prezentis konsilojn por solvi la problemojn kaj defiojn frontatajn de la ĉina E-movado en ĝia disvolviĝo kaj esprimis la komunan volon, t.e. sin konformi al la postuloj de la nova situacio, daŭre progresigi la ĉinan E-movadon kaj fari kontribuon al la grandioza konstruado de starigo de harmonia socialisma socio.

Nova ĈEL-prezidanto Chen Haosu diris: “Mi ĉiam opinias, ke Esperanto estas justa, nobla kaj glora afero. Ĝi dissemas socian progreson, popolan amikecon kaj mondpacon. Kvankam nia afero vizaĝas al multaj malfaciloj kaj havas antaŭ si longan vojon al la sukceso de nia idealo, tamen ĝi meritas nian persistan batalon kaj sinoferemon. Mi laŭeble klopodos kune kun ĉiuj samideanoj por antaŭenpuŝi nian E-aferon al senĉesa progreso kaj plena sukceso.