Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Alvoko al interpretistoj

Dum la lasta studsesio de TEJO en Strasbourg (2004) montriĝis, kiom malfacilas trovi simultaninterpretistojn inter la angla kaj Esperanto. La organiza teamo sukcesis trovi tri, sed unu ne povis labori. Feliĉe la teamo trovis anstataŭiganton. Sed ne nepre TEJO estos tiom bonŝanca estontece.

La problemo rilate al tio ĉi estas trovi homojn kun sufiĉe altnivelaj kapabloj kaj sperto en tradukado, kaj tio ĉi ne nur gravas por studsesioj kun oficiala interpretado en oficialaj strukturoj postulantaj altan nivelon, kiel la menciita studsesio ĉe la Konsilio de Eŭropo. La bezono ekzistas en ĉiuj niveloj -- de lokaj Esperanto-renkontiĝoj kun urbaj gvidantoj en la loka lingvo ĝis grandaj aranĝoj kiel IS, IJK kaj UK.

Kiel solvi tion ĉi? Ĉefe per trejnado de jam ekzistaj interpretistoj por plibonigi ilian nivelon kaj por ekhavi pli grandan elekton. Sed por tio ni bezonas eltrovi jam laborantajn interpretistojn kaj interesulojn kaj kunlaborante kun ili krei laborgrupon ene de ILEI kaj TEJO/UEA.

La celo de tiu ĉi alvoko estas kolekti interesitojn kaj fondi laborgrupon. Se vi interesiĝas, bonvolu kontakti David-Emil Wickstroem (dew@tejo.org)

(David-Emil Wickstroem)