Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Sabate la 1-an de oktobro: bonan Ago-tagon!

Karaj esperantistoj,

Ĉefe tiuj en malgrandaj urboj kaj vilaĝoj kaj ĉefe tiuj, kiuj vivas la ĉefan parton de sia tempo en la normala mondo kaj ne en la reto, jen venas via festo. Pri la alia parto de la esperantistoj ni parolu poste.

La Ago-tago estas de longa tempo la tradicia tago, en kiu lokaj grupoj kaj landaj asocioj tra la mondo aranĝas informajn eventojn celantajn la kuncivitanojn kaj laŭeble la gazetaron kaj la ceterajn inform-rimedojn.

Mi volas doni al vi nur unu ideon uzeblan dum la ĉi-jara Ago-tago: Esperanto estas ilo por konservi la kulturan diversecon en la mondo. Pri la graveco de la pluteno de kultura diverseco konsentis ĉiuj landoj en la mondo, kiuj aprobis la dokumenton de Unesko pri tio. Do, Esperanto ne celas preni la lokon de lokaj kaj naciaj lingvoj, sed ĝi helpas por teni ilin vivantaj.

Kaj nun, karaj esperantistoj, ĉefe tiuj en urbegoj kaj tiuj, kiuj vivas ĉefe antaŭ sia ekrano en la reta mondo, vi povas multege kontribui al la Ago-tago per disinformado pri Esperanto kaj pri la ideo de lingva kaj kultura diverseco pere de tiu mirinda komunikilo, kiu estas la reto. Ĝi, kiel Esperanto, provas fari, redoni al individuoj kaj al malfortaj grupoj la eblecon aŭdigi sian voĉon. Ni kombinu ĉiam plie Esperanton kaj la reton.

Bonan Ago-tagon al ĉiuj, kaj ĉefe al tiuj, kies ago-tagoj estas ĉiujare 365 aŭ 366.

Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio