Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Prelego pri Esperanto al urbanoj de Pekino

La 25-an de septembro la Pekina E-Asocio (PEA) aranĝis prelegon pri Esperanto en Gucheng-plansetlejo de la urbo. La prelego kun la titolo “ Harmonio de homaro, idealo de Esperanto” estis farita de sinjoro Li Weilun, prezidanto de PEA kaj vicprofesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Pli ol 40 personoj aŭskultis la prelegon. Post la prelego, multaj ĉeestantoj montris deziron lerni Esperanton kaj aĉetis la lernolibron “Moderna Esperanto” redaktita de sinjoro Li Weilun. Poste, ili vizitis E-sekcion de Ĉina Radio Internacia.

La prelego estis unu el la programeroj de la Pekina Esperanto-Asocio por diskonigi Esperanton al pekinaj urbanoj.

La 29-30-an de septembro, PEA faros E-konsultadon en Ditan-parko de Pekino.