Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Jubileo de la Centra Oficejo kiel temo en la malferma tago

Antaŭ 50 jaroj, en novembro de 1955, la Centra Oficejo de UEA translokiĝis de la vilaĝo Heronsgate apud Londono al la havena metropolo Roterdamo. Tiun datrevenon atentos la venonta Malferma Tago de la CO, kiu okazos sabaton, la 26-an de novembro. Historiisto Ziko Sikosek prilumos tiam en sia prelego la historion de la ĉefaj sidejoj de la monda organizaĵo ekde Ĝenevo ĝis Roterdamo. Li ankaŭ intervjuos iamajn oficistojn, interalie John Rapley, kiu estis la lasta direktoro en la oficejo en Heronsgate, kaj Victor Sadler, kiu dum du jardekoj laboris en la Roterdama oficejo. Apud historiaj trarigardoj oni ankaŭ ne forgesos la aktualajn taskojn kaj defiojn de la asocio, pri kiuj parolos prezidanto Renato Corsetti.

Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni Esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

(el “Gazetara Komuniko de UEA”)