Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperanta “Ojstro” aperis interrete

La romano “Ojstro” verkita de anglino Etelo Liliano Vojniĉ (Ethel Lilian Voynich) estas mondfame konata libro tradukita en multajn lingvojn, inkluzive la ĉinan. Nun “Ojstro” aperis interrete ankaŭ en Esperanto.

Rusa samideano Vladimir OKC tradukis ĝian originalon el la angla lingvo en Esperanton, aldonis multajn belajn ilustraĵojn kaj aperigis la tradukon en liaj TTT-ejoj <www.ojstro-voynich.narod.ru> kaj <www.ojstro-vojnich.narod.ru>.

La tradukitan romanon “Ojstro” konsistigas tri partojn el 26 ĉapitroj kaj epilogo. La indikitaj TTT-ejoj havas kvinlingvan esencon de la libro en Esperanto, la franca, la germana, la angla kaj la rusa lingvoj.

Plej gravaj eventoj de la romano okazos en la itala urbo Florenco, kiu gastigos delegitojn de la 91-a UK en 2006 <www.ukflorenco2006.it>.