Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Ĉinaj kaj koreaj esperantistoj kune ekskursis en Pekino

La 15-an kaj la 16-an de oktobro, pli ol 20 ĉinaj kaj koreaj esperantistoj ekskursis en antaŭurbo de Pekino.

Lee Young-koo, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio kaj liaj familianoj, Zheng Bocheng, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio kaj aliaj samideanoj de Pekino kune ĝuis la ekskurson.

Dum la dutaga ekskurso, ili vizitis Miyun-akvokonservejon, Bailong-lageton, Longquan-templon kaj aliajn vidindejojn. La ĉeesto de s-ro Lee Young-koo multe vigligis la ĉinajn samideanojn kaj stimulis ilian parolemon de Esperanto. Antaŭ la pordo de Longquan-templo, Lee Young-koo prezentis al ĉinaj samideanoj la situacion kaj sperton de la Korea Esperanto-Movado kaj respondis iliajn demandojn. Poste, Zheng Bocheng, en la nomo de la Pekina Esperanto-Asocio, donacis al li la libron “Konciza Historio de la Ĉina Esperanto-Movado”.