Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kondolencoj de Esperantujo pro la forpaso de Bakin

Renato Corsetti, prezidanto de UEA (Italio):

Kelkaj homoj estas pretertempaj kaj preterlokaj. Tiaj estas laŭ mi la grandaj homoj, kies instruoj daŭre restas en la mondo, kiel, ekzemple Gandhi aŭ Zamenhof aŭ multaj aliaj, kiuj estas prave rigardeblaj kiel niaj samtempuloj aŭ prefere ĉiu-tempuloj, ĉar ili pluvivas inter ni per siaj pensoj, kiuj daŭre influas nin preter la tempo kaj la loko, en kiu ili vivis.

Sinjoro Bakin, aŭ Li Feigan, se ni ne volas uzi lian verkistan nomon, estas tia por la esperantistoj. 

Lia vivo estis longa, kaj pro tio li havis eblecon partopreni la idean fluon de la mondo laŭlonge de la tuta pasinta jarcento. En tiu fluado lin aparte kaptis kelkaj ideoj, unu el kiuj estis la ebleco uzi neŭtralan lingvon por samniveligi la ŝancojn de ĉiuj homoj, orientaj kaj okcidentaj.

Fakte lia kunlaborado kun anoj de progresemaj movadoj okazis ekde la komencaj jaroj, kiam li studis en Ĉinujo kaj poste en Parizo ĝis la plej aktivaj jaroj, kiam li verkis la romanojn, pro kiuj li estas rigardata kiel unu el la gravaj verkistoj de Ĉinujo en la 20-a jarcento.

Lia agado por Esperanto estis ne malpli arda. Li estis vic-prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj poste iĝis ĝia honora prezidanto, kaj li ankaŭ estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. 

Eĉ estante mem konata verkisto enlande kaj prezidanto de la ĉina asocio de verkistoj, li ne preterlasis la agadon por Esperanto kaj neniam rifuzis doni sian moralan subtenon al la laboro de la esperantistoj ĉinaj kaj tutmondaj.

Ni estas fieraj ke ni, kiel parolantoj de Esperanto, povas esti rigardataj kiel sam-celanoj de tiel granda homo.

Multajn kondolencojn al la familio kaj al la ĉinaj esperantistoj!

Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA (Luksemburgio):

Forpaso de Bakin estas certe grandega perdo por la monda literaturo kaj por la Esperanto-movado. Ĝuste pri li ni skribis en lastjara numero de "Le Monde de l' Esperanto", okaze de lia centjariĝo, admirante lian grandan aĝon kaj saĝon.

Bonvolu transdoni niajn sincerajn kondolencojn al liaj familio kaj geamikoj.

LEE Young-koo, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (Koreio):

 Nome de la Korea Esperanto-Asocio mi esprimas plejan kondolecon por la forpasinto s-ro Bakin, kiu multe kontribuis por tutmonda Esperanto-movado.

Tra sia tutvivo dum 101 jaroj, li verkis famajn verkaĵojn kaj lasis grandan spuron en Esperantujo. Liaj verkaĵoj estas heredaĵoj ne nur por la ĉinoj, sed ankaŭ por la tuta homaro.

Li havis apartan rilaton kun Koreio, precipe Nordkoreion li vizitis kelkfoje.

Okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto li mesaĝe gratulis la kongreson kun amo al Esperanto.

       Li bonvole restu trankvile en la ĉiela regno.

Sibayama Zyun'iti, prezidanto de Japana Esperanto-Instituto (Japanio):

  Ĵus aŭdinte, ke Bakin, la pinto de la ĉina literaturo kaj la bona komprenanto de Esperanto, forpasis, mi esprimas malĝojon, kaj sendas kondolencon al la ĉinaj kamaradoj.

Lia celkonscia agado literatura kuraĝigis ne nur la ĉinan popolon, sed ankaŭ la tutmondajn, kaj ni esperantistoj estas fieraj esti inter ili.