Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperanto en nederlanda televido

La movado en Nederlando iĝis cent-jara. Okaze de tiu jubileo la 26-an de oktobro la televido "Nederland 3" montris specialan elsendon pri Esperanto, daŭrintan duonan horon.

En la retpaĝo oni trovas multajn (nederlandlingvajn) informojn pri nia lingvo:

<http://www.vpro.nl/geschiedenis/anderetijden/index.shtml?
4158511+2899536+23822849+24507680
>.

Post la elsendo en la Nederlanda Televido, la 2-an de novembro estis pluraj minutoj pri Esperanto en Radio 747. Tiu kanalo havas ĉiusemajnan programeron, en kiu redaktorino Mieke van der Linden vizitas, sen antaŭa anonco, vendejojn "kiujn ordinara nederlandano ne (ofte) vizitas" por aĉeti ion por tiuj "kiuj jam havas ĉion". Lastamarde ŝi sonorigis ĉe la pordo de la Centra Oficejo de UEA por viziti la libroservon. Nia emerito-volontulo Rob Moerbeek akompanis ŝin dum la aĉetado kaj povis multon rakonti pri Esperanto. La redaktorino aĉetis "Tinĉjo en Tibeto" kaj la diskon "Masko" de Kajto, el kiu unu kanto estis disaŭdigita en la programero. Kiu scias la nederlandan kaj interesiĝas pri la elsendo, povas aŭdi ĝin en la reto. Iru al: http://portal.omroep.nl/radio/747am kaj klaku sur"Uitzending gemist"; poste en "Selecteer programma" elektu "747Live (LLink)".

La Esperanto-parto estas pli-malpli meze de la dua duono de la duhora elsendo.

(Osmo Buller)